Dietrich Michael Weidmann, Svisa Esperanto-Societo (SES), salutas la simpozianojn ĉe UN, Ĝenevo, 24-04-2008. Linguistic Rights. Droits linguistiques. Lingvaj rajtoj


Internacia simpozio
pri:

Lingvaj rajtoj
en la mondo:
la aktuala stato



Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo,
2008 aprilo 24








Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us
Sprachliche Rechte | Lingvaj Rajtoj | Diritti Linguistici | Droits Linguistiques | Linguistic Rights

Dietrich Michael Weidmann,
kun-prezidanto de
Svisa Esperanto-Societo (SES),
salutas la simpozianojn

Dietrich Michael Weidmann, kun-prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Simpozio pri Lingvaj Rajtoj, UEA, UN, Geneve 24-04-2008

Ĝenevo, 2008 aprilo 24

Dietrich Michael Weidmann, Svisa Esperanto-Societo (SES)


elŝuti la registraĵon

Altestimataj gesinjoroj, sinjoro Prezidanto kaj karaj geamikoj

Estas plezuro por mi adresigi al ĉi-tiu ilustra rondo kelkajn vortojn en mia funkcio de kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kies funkciuloj Edmond Privat kaj Hector Hodler estis antaŭ cent jaroj, kiel vi povas legi en la lastjare aperinta enciklopedio "Universalaj Lingvoj en Svislando", motoroj okaze de la fondo de Universala Esperanto-Asocio kaj ankaŭ gastis dum pluraj jardekoj ĝian centran oficejon. Samtempe kun la 100 jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio, Unuiĝintaj Nacioj povas festi la 60-an datrevenon de la depono de la Universala Ĉarto pri Homaj Rajtoj. Eventon al kiu la samaj svisaj funkciuloj nome Edmond Privat kun sia vizito ĉe la Usona prezidanto Wilson antaŭ pli ol 100 jaroj, dum kiu li siatempe proponis kaj anticipis la kreadon de Tutmonda Federacio de ĉiuj ŝtatoj de la mondo surbaze de fundamentaj homaj rajtoj, propono el kiu post la una mondmilito ĝermis la Ligo de la Nacioj, la antaŭanto de la nunaj Uniĝintaj Nacioj. Eblas informiĝi pri la tiamaj eventoj en la verko de Edmond Privat "Aventuroj de Pioniro", kiun eldonis Universala Esperanto Asocio.

Se ni festas hodiaŭ la 60-jariĝon de la Ĉarto pri Homaj Rajtoj, tiam ni povas konstati, kun pesimisma aliro, ke la glaso ankoraŭ estas duonmalplena kaj ke ankoraŭ en multaj partoj de la mondo la homrajta situacio statas malbone, sed ni povas ankaŭ utiligi la optimisman okulvitron kaj konstati, ke ni havas grandan kialon por festi hodiaŭ, ĉar la glaso jam duonplenas kaj la homaro faris grandajn progresojn dum la lastaj 60 jaroj. Ne plu estas lando sur la terglobo, kie homaj rajtoj ne estas temo kaj krimoj kontraŭ la digno de la homoj ne plu povas okazi, sen ke la mondo ilin observas kaj kondamnas.

Ni devas samtempe konstati, ke la plej belaj leĝoj, reguloj kaj rajtoj restas makulaturoj, dum ne ĉiuj individuoj konas siajn rajtojn kaj havas la eblecon defendi sin. Homaj rajtoj postulas egalecon de ĉiuj homoj, sed ĉu individuo povas egale valorigi kaj defendi siajn bazajn homajn rajtojn, se li aŭ ŝi tion ne povas fari en lingvo, kiun li aŭ ŝi sen bezono de kostaj interpretistoj kaj tradukoj povas mastri? Se individuo kiel fremdlingvano devas defendi siajn interesojn en de li aŭ ŝi fremda lingvo de sia partnero aŭ kontraŭulo, tiam oni ne povas paroli pri egalecoj kaj estas konfrontita kun malpelnumigo de unu el la plej bazaj de ĉiuj homaj rajtoj. La homa rajto al egaleco do nepre inkluzivas la rajton al lingva egaleco kaj la rajto al libereco inkluzivas la rajton al lingva libereco. En ĉi-tiu senco la Esperanto-Movado ek de ĝia ekzisto estas defendanto de la homaj rajtoj kaj oni povas konstati, ke la celoj de Uniĝintaj Nacioj, Unesko, Universala Esperanto-Asocio kaj Svisa Esperanto-Societo estas komunaj, nome la kreado de pli bona, pli sekura kaj pli justa mondo, en kiu la homaro havos prosperan estontecon en paco kaj reciproka interkompreniĝo.

En ĉi-tiu senco mi elkore dankas la geĉeestantojn, kiuj per sia persona ĉeesto kaj engaĝiĝo pruvas, ke ili kredas je la estonteco de nia planedo.

Deutsch | English | Español | Esperanto | Français | Italiano | Magyar | Português | ... | traduko
© 2008-2016 UEA | Terms of Use | Privacy Notice | Legal | Service technique/Support