Bonvenon
en la retejo de la
Agado por Lingvaj Rajtoj
en la mondo.


Informado, diskuto, intervenoj
pri
Lingvaj Homaj Rajtoj:

www.linguistic-rights.org









Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us
Sprachliche Rechte | Lingvaj Rajtoj | Diritti Linguistici | Droits Linguistiques | Linguistic Rights

Tove Skutnabb-Kangas

Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj

Dr. Tove Skutnabb-Kangas: Homepage | Retejo en Esperanto, en la finna, sveda, angla

Genevo, 2008 aprilo 24

Tove Skutnabb-Kangas - keynote speech


Interpretas: István ERTL
elŝuti la registraĵon
Vidi la diapozitivojn
(pdf versio, angla, en nova fenestro)

Resumo

La edukado de infanoj indiĝenaj kaj devenantaj el etna malplimulto, en plej multe da landoj hodiaŭ malrespektas la rajton pri edukado (Magga et al., 2005). Tion oni povas nomi genocido laŭ sociologia kaj edukada vidpunktoj, kiel skribite en la Genocido-Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj; laŭleĝe, tio povas esti rigardata kiel krimo kontraŭ homeco (Dunbar & Skutnabb-Kangas, 2008). La klopodoj por la pluekzisto de diverseco estas malhelpataj de la kreskanta regado de la angla (Phillipson 2008) kaj de aliaj mortigaj lingvoj. Tiuj ofte lernatas laŭ subtraha maniero, malfavore al gepatraj lingvoj (Skutnabb-Kangas 2000), anstataŭ adicie, aldone al gepatraj lingvoj. Lernejoj partoprenas, per asimilada genocida edukado, en la procezo de malkreskigo de lingva trezoro (Harvey 2005, Skutnabb-Kangas & Phillipson, presata), kaj en rekreado de malriĉeco (Sen 1985, Misra & Mohanty 2000, Mohanty 2000, Mohanty & Minati 2007).

La plej grava Lingva Homa Rajto (LHR) en edukado por indiĝenaj popoloj kaj minoritatoj estas, se ili volas rekrei sin kiel popoloj/minoritatoj, senkondiĉa rajto pri ĉefe gepatralingva edukado en senpagaj ŝtataj lernejoj. Tiu edukado (nature, inkluzive la instruadon de la reganta lingvo kiel studobjekto, fare de dulingvaj instruistoj) devus daŭri minimume 8 jarojn, prefere pli longe (Skutnabb-Kangas 2000, fin press a, b, Skutnabb-Kangas, Phillipson, Panda & Mohanty 2009; Heugh, 2009, Skutnabb-Kangas & Heugh, forthcoming). Hodiaŭ devigaj edukadaj LHR-j pli malpli ne ekzistas.

Laŭ pesimismaj sed realismaj pritaksoj, 90-95% de la hodiaŭ parolataj lingvoj estos verŝajne grave minacataj aŭ malaperintaj en la jaro 2100 (Krauss, Maffi & Yamamoto 2004). Se tiu situacio ne estas forte kaj tuj kontraŭbatalata, oni povus ankaŭ supozi, ke la plimulto de malaperontaj lingvoj estos indiĝenaj, kaj la plej multo da indiĝenaj lingvoj de la mondo ne plu estos lernataj de infanoj en 2100 aŭ estos komplete malaperintaj. Ĉar la plimulto da scioj pri la maniero pluteni la biodiversecon de la tero estas kodigitaj en la malgrandaj indiĝenaj kaj lokaj lingvoj, kun la malapero de la lingvoj, tiuj scioj (kiuj estas ofte pli precizaj kaj fajnaj ol "okcidenta", "scienca" scio, vidu ICSU 2002) same malaperos; kio signifas eliminon de la kondiĉoj de homa vivo sur tero. Ĉu tion ni volas?
 



Retejo: www.tove-skutnabb-kangas.org:   Suomi | Svenska | Esperanto | English

Referencoj (ĝisdatigita je 27 julio 2008):

  • Dunbar, Robert & Skutnabb-Kangas, Tove (2008). Forms of Education of Indigenous Children as Crimes Against Humanity? Expert paper written for the United Nations Permanent Forum on Indigenous Issues (PFII). New York: PFII. [In PFII's system: "Presented by Lars-Anders Baer, in collaboration with Robert Dunbar, Tove Skutnabb-Kangas and Ole Henrik Magga"]
     
  • Harvey, David (2005). The New Imperialism. Oxford: Oxford University Press.
     
  • Heugh, Kathleen (2009). Literacy and bi/multilingual education in Africa: recovering collective memory and knowledge. In Mohanty, Ajit, Panda, Minati, Phillipson, Robert, Skutnabb-Kangas, Tove (eds) (2009). Just Multilingual Education. New Delhi: Orient Longman.
     
  • ICSU (The International Council for Science) (2002) Science, Traditional Knowledge and Sustainable Development. www.icsu.org.
     
  • Krauss, Michael, Maffi, Luisa & Yamamoto, Akira (2004). The World's Languages in Crisis: Questions, Challenges, and a Call for Action. In Sakiyama, Osamu, Endo, Fubito, Watanabe, Honoré & Sasama, Fumiko (eds). Lectures on Endangered Languages 4. Suita, Osaka: The Project "Endangered Languages of the Pacific Rim", 23-27.
     
  • Magga, Ole Henrik, Nicolaisen, Ida, Trask, Mililani, Dunbar, Robert and Skutnabb-Kangas, Tove (2005). Indigenous Children's Education and Indigenous Languages. Expert paper written for the United Nations Permanent Forum on Indigenous Issues. New York: United Nations.
     
  • Misra, Girishwar & Mohanty, Ajit K. (2000). Poverty and Disadvantage: Issues in Retrospect. In Mohanty, Ajit K. & Misra, Girishwar (eds) (2000). Psychology of Poverty and Disadvantage. New Delhi: Concept Publishing Company, 261-284.
     
  • Mohanty, Ajit K. (2000). Perpetuating Inequality: The Disadvantage of language, Minority Mother Tongues and Related Issues. In Mohanty, Ajit K. & Misra, Girishwar (eds) (2000). Psychology of Poverty and Disadvantage. New Delhi: Concept Publishing Company, 104-117.
     
  • Mohanty, Ajit K., & Panda, Minati (2007). From mother tongue to other tongue: facilitation transition in multilingual education of tribal children in India. Delhi, India: Project Proposal submitted to Bernard van Leer Foundation.
     
  • Phillipson, Robert: The linguistic imperialism of neoliberal empire. Critical Inquiry in Language Studies, 5/1, 2008.
     
  • Sen, Amartya (1985). Commodities and capabilities. Amsterdam: North Holland.
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove (2000). Linguistic Genocide in Education - or Worldwide Diversity and Human Rights? Mahwah, N.J.: Lawrence Erlbaum (also 2008, Delhi: Orient Longman).
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove, Phillipson, Robert, Panda, Minati & Mohanty, Ajit (2009): Just MLE: looking ahead. In Mohanty, Ajit, Panda, Minati, Phillipson, Robert, Skutnabb-Kangas, Tove (eds) (2009). Just Multilingual Education. New Delhi: Orient Longman.
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove (in press a). Education of Minorities. Fishman, Joshua A. & Garcia , Ofelia (eds) Handbook of Language and Ethnic Identity. 2nd revised edition. Oxford: Oxford University Press.
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove (in press b). Human rights violations in Indigenous and minority education. In Satu Gröndahl, Satu, Straszer, Boglárka & Börestam, Ulla (eds). Festschrift for xxx. Centrum för multietnisk forskning.
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove & Phillipson, Robert (in press). The politics of language in globalisation: maintenance, marginalization, or murder. In Coupland, Nicolas (ed.). Handbook on Language and Globalization. Oxford: Blackwell.
     
  • Skutnabb-Kangas, Tove and Heugh, Kathleen (forthcoming). Concluding Chapter (temporary title). In Heugh, Kathleen & Skutnabb-Kangas, Tove (eds). (forthcoming). Successful multilingual education - from Ethiopia to the world (working title; will change). New Delhi: Orient Longman.
     

الحقوق اللغوية | Беларуская | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto
Français | Italiano | Magyar | Nederlands | Português | по-русски | Slovenčina
Српски | Українська | 语言权
© 2008-2015 Agado por Lingvaj Rajtoj, UEA
Reguloj pri utiligo | Privateco | Leĝe | Kontakto
traduko | informado | retejmapo