Bonvenon
en la retejo de la
Agado por Lingvaj Rajtoj
en la mondo.


Informado,
diskuto, intervenoj
pri
Lingvaj Homaj Rajtoj:

www.linguistic-rights.org









Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us

Lingvaj Rajtoj
Derechos Lingüísticos
الحقوق اللغوية
Droits Linguistiques
ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА
Linguistic Rights
语言权
언어권리
Sprachliche Rechte

Lingvaj Rajtoj - Derechos Lingüísticos - الحقوق اللغوية - Droits Linguistiques - ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА - Linguistic Rights - 语言权 - 언어권리
. . . | ar | be | বাংলা ভাষা | da | Deutsch | english | বাংলা ভাষা | da | esperanto | español | français | hu | it | jp | ko | nl | pt | qu | ru | sk | sr | th | zh | . . .

Esperanto 1887-2012:
125 jaroj de justa komunikado inter popoloj

Gerhard Walter, Bürgermeister Stadt Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt, urbestro de Herzberg la Esperanto-urbo. Esperanto 1887-2012: 125 Jahre gerechte Kommunikation zwischen den Völkern

Gerhard Walter, Urbestro
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio:
125 Jaroj de Esperanto

Tutcerte preskaŭ ĉiu, almenaŭ en Eŭropo, jam aŭdis pri tiu planlingvo - kiel ankaŭ mi. Fakte mi ekkonis Esperanton nur kiam mi iĝis urbestro. Multaj legantoj certe scias, ke en mia urbo troviĝas la eduka centro por esperanto-instruistoj en Germanio; tiel mi nepre devis okupiĝi pri la lingvo. Ĉar mi lernis la anglan kaj la francan lingvojn en la lernejo, ne estis malfacile por mi eĉ sen lernado kompreni kelkajn vortojn de Esperanto. Mi jam multon komprenas kaj iugrade parolas Esperanton. Se oni min demandas pri tio, ĉu veras ke Esperanto estas pli rapide lernebla ol iu ajn alia lingvo, tion mi povas nur konfirmi. La bazaj reguloj estas simplaj: substantivoj finiĝas per -o, adjektivoj per -a, pasinto: -is, futuro: -os, ktp.

Mi ne bedaŭras ke mi dediĉis kelkajn horojn monate (ekz. ĉe manĝado de kuko dum tagmeza paŭzo kun la esperanto-instruistino) al la lernado de Esperanto. Male: mi estis fiera povi konversacii kun alilandanoj, kiuj parolas nek germane, nek angle aŭ france.

Ankaŭ mi apartenas al tiuj, kiuj esperas, ke Esperanto iĝos reala dua lingvo por ĉiuj en la mondo. Sed tio signifas, ke ne nur reprezentantoj de la aŭtoritatoj aperu en la ne malmultaj eventoj rilataj al Esperanto, sed ankaŭ la decidantoj mem. Plej ofte mi estas la sola urbestro kiu ĉeestas dum tiaj eventoj. Pro tio la sorto de Esperanto, tiu lingvo-juvelo, restos bedaŭrinde la atendo ankoraŭ dum multaj jaroj.

Eble foje, kiel emerito, mi sukcesos respondi al la multaj invitoj, kiujn mi per Esperanto ricevis el la tuta mondo.

Esperanta versio: Stefano Keller, Svislando

Rita IZSÁK
Tove SKUTNABB-KANGAS   •   Robert PHILLIPSON
Gerhard WALTER   •   Fernand DE VARENNES





الحقوق اللغوية | Беларуская | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto | Français | Gaeilge
Bahasa Indonesia | Íslenska | 한국어 | Italiano | Magyar | Nederlands | Português | по-русски
Slovenčina | Српски | తెలుగు | Українська | 语言权
© 2008-2014 Agado por Lingvaj Rajtoj, UEA
Reguloj pri utiligo | Privateco | Leĝe | Kontakto
traduko | informado | retejmapo