Bonvenon
en la retejo de la
Agado por Lingvaj Rajtoj
en la mondo.


Informado, diskuto, intervenoj
pri
Lingvaj Homaj Rajtoj:

www.linguistic-rights.org








Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us

Lingvaj Rajtoj
Derechos Lingüísticos
الحقوق اللغوية
Droits Linguistiques
ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА
Linguistic Rights
语言权
언어권리
Sprachliche Rechte
Nyelvi jogok

Lingvaj Rajtoj - Derechos Lingüísticos - الحقوق اللغوية - Droits Linguistiques - ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА - Linguistic Rights - 语言权 - 언어권리
Български (bg) bulgara Čeština (cs) ĉeĥa dansk (da) dana Deutsch (de) germana
eesti keel (et) estona ελληνικά (el) greka English (en) angla español (es) hispana
français (fr) franca Gaeilge (ga) irlanda hrvatski (hr) kroata italiano (it) itala
latviešu valoda (lv) latva lietuvių kalba (lt) litova magyar (hu) hungara Malti (mt) malta
Nederlands (nl) nederlanda polski (pl) pola português (pt) portugala română (ro) rumana
slovenčina (sk) slovaka slovenščina (sl) slovena suomi (fi) finna svenska (sv) sveda
esperanto (eo)

Internacia lingvopolitika konferenco:
"Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio"
Nitro, Slovakio, 28-29 julio 2016
Parolado de Vytenis Andriukaitis, Eŭropa Komisionano

Vytenis Povilas Andriukaitis - Eŭropa Komisionano (2014-2019), en Nitro, Slovakio, la 28-an de julio 2016
Vytenis Povilas Andriukaitis en Nitro,
101-a UK, 28-a de julio 2016

(Foto: Jozef Baláž)

Originalo: esperanto

Mi estas ravita esti ĉi tie en Nitro por tiu grava konferenco, kiu traktas lingvan komunikadon en EU, kaj mi dankas la organizantojn pro la granda laboro dum la pasinta jaro.

La tri temoj de la konferenco estas aparte aktualaj en la hodiaŭa Eŭropo. Ili estas civitana engaĝiĝo kaj multlingvismo; ekonomia integriĝo kaj multlingveco; kaj eduka inkludo per plibonigita lingvolernado. Eŭropa integriĝo estis foje kritikata kiel laŭdire tro malproksima de la civitanoj; ke ĝi okupiĝas pri la ekonomio anstataŭ pri la civitanoj; ke ĝi malsukcesis alparoli la civitanojn en la profunda, emocia nivelo. La kresko de eŭroskeptikaj politikaj movadoj en la lastaj jaroj povas grandparte esti sekvo de fortaj naciaj identecoj fronte al la eŭropa identeco, kiu estas malforta aŭ neekzistanta.

Languages most commonly used in the EU Civitanoj konsideras la multlingvisman politikon de EU malforta, ĉar en la praktika vivo ili estas ofte devigataj uzi en siaj kontaktoj kun EU-institucioj nur unu aŭ du regantajn lingvojn. Tio kondukas al kreskanta fremdiĝo de EU ĉe civitanoj kies lingvoj ne estas vaste uzataj de la EU-institucioj. Tia malegaleco devus ne ekzisti. Multlingveco estas kerna EU-valoro, ĉar ĝi estas reprezentata mem en la koro de la devizo de Eŭropa Unio: Unuiĝintaj en diverseco. La kvar liberecoj, kiuj staris en la centro de la eŭropa projekto ekde la komenco – la libera moviĝo de varoj, personoj, servoj kaj kapitaloj – ĉiuj implicas interŝanĝon inter parolantoj de malsamaj lingvoj, ĉu rektan ĉu helpe de profesiaj tradukistoj kaj interpretistoj. Faktas, ke ni ĉiuj malsamas, sed ni ĉiuj estas egalaj. Ĉiu lando havas sian propran kulturan identecon, malsamajn kulturajn minoritatojn kaj ofte ne nur unu oficialan lingvon, sed ankaŭ plurajn malsamajn fremdlingvojn ene de sia tereno. Kaj tiu bunteco igas nin malsamaj, sed ankaŭ egalaj, almenaŭ se temas pri niaj rajtoj kaj ŝancoj.

Translation - balancing real needs and resources Multlingvismo estas esenca por certigi ne-diskriminacion en la traktado de EU-civitanoj, kaj por certigi ke ĉiuj lingvoj parolataj ene de EU, grandaj kaj malgrandaj; naciaj, regionaj kaj minoritataj lingvoj; estu respektataj kaj protektataj egale.

Ĉiu lingvo estas centra elemento de la identeco de sia parolanto. Proksimume 18 % de la tuta EU-loĝantaro havas la germanan kiel sian gepatran lingvon; malpli ol 1 % parolas la litovan, mian gepatran lingvon. Sed tio ne gravas por mi. La litova estas la lingvo kaj la pensmaniero, en kiuj mi kreskis; ĝi estas la unua paro de lensoj tra kiuj mi lernis rigardi la mondon.

Mi memorigu al vi, ke Eŭropa Unio estas bela pacprojekto. En 2012 EU ricevis la Nobel-premion por paco pro antaŭenigado de paco, repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo.

Languages in a Global World La multlingveco en EU povus kaj devus esti ekzemplo por strebado pri vivo en paco kaj diverseco. Ekzistas pluraj landoj, kiuj havas du aŭ tri oficialajn lingvojn, kiel Belgio, Finnlando au Irlando, kompreneble. Kelkfoje ĉiu de tiuj lingvoj ludas malsaman rolon, sed mem la ekzisto de tia multlingveco estas evidenta esprimo de demokratio. Sekve, en la Eŭropa Parlamento kaj en la Eŭropa Konsilio ĉiuj 24 EU-lingvoj estas plene uzataj. En la Eŭropa Komisiono ni havas tri procedurajn lingvojn, sed multaj dokumentoj estas tradukataj ankaŭ en ĉiujn ceterajn EU-lingvojn.

Por konservi la lingvan diversecon en EU, ni en la eŭropaj institucioj multe uzas tradukadon. Kompreneble ne eblas traduki ĉiun dokumenton kaj ĉiun novajon, kiun publikigas la Eŭropa Komisiono, al 24 lingvoj. Tamen, la plimulto de la informoj, kiuj interesas la ĝeneralan publikon, kiel la portalo de Publika Sano kiun administras miaj propraj servoj, estas disponebla en ĉiuj aŭ plejparto de la oficialaj lingvoj.

Key Facts ERASMUS+ Sed eĉ kun la ĉiam kreskantaj ŝancoj provizi facile kompreneblan informon al ĉiuj, ni daŭre memoru, ke la regado de aliaj lingvoj donas en konkurenca medio konsiderindan avantaĝon. Estas do grave, ke pluraj lingvoj estu instruataj en lernejoj. Lernantoj ankaŭ bezonas akiri prilingvajn kompetentojn kaj malferman sintenon al lingvoj, kiuj ebligos al ili daŭre disvolvadi siajn lingvokonojn dumvive.

Eŭropa Unio do finance subtenas lingvo-instruadon, kaj ĝi ankaŭ agnoskas la gravecon de lingva diverseco, subtenante la instruadon kaj de grandaj kaj de malgrandaj lingvoj. Ni helpas la Membroŝtatojn per aktivecoj de kunlernado, kiuj faciligas la intersanĝon de bonaj praktikoj, por ke povu ekesti raportoj kiel tiu, kiun vi vidas ĉi tie, kaj financadon tra Erasmus+ kaj pluraj aliaj iloj.

Language Teaching and Learning in Multilingual Classrooms La kunlaborado inter membroŝtatoj en la kampoj de lingva instruado kaj lernado estas ege bonvenigataj fare de la Eŭropa Komisiono. La kapablo komuniki en pluraj lingvoj estas parto de la Ŝlosilaj Kompetentoj por Tutviva Lernado, kiun la Komisiono revizios kaj plifortigos kiel parton de la Agendo de Kapabloj kiu estis adoptita antaŭ nur iom pli ol unu monato.

Ĉiuj tiuj menciitaj mezuroj estas esencaj ĉar ili povas ne nur trakti la bezonojn de eŭropanoj kiuj venas de ŝanĝiĝanta socio, sed ili ankaŭ kontribuas al pli forta kaj pli proksima integriĝo. Ekzemple, la projekto MIME = Multlingvismo, Inkludo kaj Moviĝemo en Eŭropo = kiun kunordigas la Universitato de Ĝenevo kaj Profesoro François Grin, disponigas sciencan subtenon kun la celo montri, ke inkludo kaj moviĝemo estas plene kongruaj kun la hodiaŭa multlingva Eŭropo. Ni devas, do, daŭre antaŭenigi la plej bonajn praktikojn de lingvoeduko ĉie en EU.

Ni devas konsideri ankaŭ ĉiujn ilojn disponeblajn por atingi tiujn celojn. Do bonvolu permesi al mi daŭrigi mian paroladon per mia persona opinio pri alia afero, kiu estas tro ofte forgesata, sed povus esti same grava - Esperanto.

Lifelong Learning Por mi persone Esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de Esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli Esperanton anstataŭe - kiel simbolo de humanismo kaj demokratio.

Do, kiel juna viro mi lernis tiun lingvon, ĉar mi estis inspirita de ties interna ideo, la idealo de mondo en paco. La instiga idealo de Doktoro Ludoviko Zamenhof, kiu iniciatis Esperanton, estas ofte miskomprenata: Paco, bazita sur egalaj rajtoj kaj justeco. Esperanto estas nur ilo, kvankam tre grava ilo, por helpi atingi tiun idealon. Tiu idealo interkroĉiĝas nete kun la celo de Eŭropa Unio, kiun oni foje priskribas kiel la plej sukcesan pacprojekton iam ajn. Ĝi alportis al la 28 EU-landoj la plej longan periodon de paco en la historio.

Kiel Umberto Eco iam skribis, la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis multajn lingvojn flue, kaj estis tiel bona ekzemplo de multlingvismo en praktiko, multlingvismo al kiu EU aspiras. Tamen lia tuta vivo estis regata de pasio defendi la egalan homan dignon de ĉiu homo, evitante ke fortuloj trudu siajn lingvojn al aliuloj. Li komprenis, ke tiu reciproka agnosko de egalaj homaj rajtoj de ĉiuj civitanoj endas por daŭra paco.

Interesa libro de Dr Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, priskribas la provojn de la reĝimoj de Hitlero kaj Stalino mortigi Esperanton. Hitler malamis tiun "artefaritan lingvon elpensitan de judo", kaj mencias ĝin en Mein Kampf. Stalin komprenis ke la rekta internacia komunikado, kiun ebligas Esperanto, povus rapide subfosi lian propran propagandon. Ambaŭ reĝimoj murdis multajn esperantistojn, kaj oni povas diri, ke lingvo pro kiu homoj mortis, enradikiĝis en la homa historio kaj ne plu estas konsiderata kiel "artefarita".

Mi satus korekti iujn miskomprenojn pri Esperanto. Kelkaj foje diras: "Esperanto ne havas kulturon." Tiuj, kiuj pensas tiel, estas tiom ligitaj al la ideo de nacia kulturo, al naciisma koncepto, ke ili ne kapablas imagi lingvon kies kulturo estus komuna al la tuta homaro. Tamen Esperanto havas ĉion kion havas la plej evoluintaj naciaj lingvoj - poezion, kantojn, teatron, fikcion kaj nefikcion, elstarajn tradukojn el la plej bona monda literaturo, verkatajn de denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj. Esperanto dum sia preskaŭ 130-jara ekzisto kaj evoluo kreis sian propran riĉan originan kulturon al kiu kontribuas ĉiuj uzantoj el diversaj nacioj kaj etnoj de la mondo, kio fariĝis monda heredaĵo.

Esperanto estas multrilate aliancano de malgrandaj lingvoj. Ĝi ebligas komunikadon tutplanede, tamen ĝia tre efika gramatiko kaj vortprovizo ebligas al homo ellerni ĝin tre rapide, en proksimume unu dekono de la tempo kiu necesas por ellerni iun ajn nacian lingvon. Krome, la propedeŭtikaj (lernhelpaj) kvalitoj de Esperanto, kiuj estis ofte testataj en praktiko, akcelas kaj plibonigas la postan studon de aliaj lingvoj. Ĝia vortprovizo estas ĉefe hind-eŭropa, kaj ĝia sintakso havas multon komunan kun lingvoj tiel diversaj kiel la finna, hungara, turka kaj mandarena ĉina. Ĝi estas tiel ideala lanĉilo por la studo de aliaj lingvoj. Tiu fenomeno estos diskutata pli detale dum nia konferenco.

La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni la egalecon en komunikado kiun donas Esperanto - kie ĉiuj akceptas lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon. Eĉ la plej fervoraj Esperantistoj ne dezirus ke ĝi anstataŭu aliajn lingvojn. Zamenhof verkis poezion en sia denaska jida, kaj en la rusa, lia lingvo de studo. Li tradukis la tutan Malnovan Testamenton de la hebrea al Esperanto. Kiel poeto, Zamenhof plene konsciis la neanstataŭigeblan valoron de ĉiu homa lingvo. Per Esperanto, la literaturaj gemoj de mia litova, kaj aliaj malgrandaj lingvoj kiel la hungara, la kroata kaj la slovaka, trovis sian vojon al la ĉina kaj japana, kaj tiel kontribuas al la internacia kompreno kiu estas esenca por paco.

Ene de EU, rolo por Esperanto povus helpi plifortigi komunan eŭropan identecon, kaj tiel igi EU-n pli efika en ties rolo de laboranto por paco en Eŭropo kaj en la tuta mondo. EU kaj Esperanto komune havas engaĝiĝon al paco, al justeco kaj al ne-diskriminacio. EU tute ne konscias la vastan potencialon de Esperanto por pliproksimigi civitanojn al la eŭropa integriĝo, kaj unu al la alia. Plibonigita lingva komunikado povus multe lerni de la ĝenerala progreso de la eŭropa integriĝo, bazita sur la ideoj de Robert Schuman kiel unue esprimitaj la 9-an de majo 1950: "Eŭropo ne fariĝos subite, aŭ laŭ unu sola plano. Ĝi estos konstruita tra konkretaj atingoj, kiuj unue kreos faktan solidarecon."

Simile Esperanto ne progresos subite, sed tra la libervolaj decidoj de kelkaj membroŝtatoj por doni al ĝi lokon en siaj instruplanoj, komence kiel helpilo por lingvolernado ĝenerale. La 4 Viŝegradaj landoj havas idealan pozicion por fari tiun unuan paŝon, en la kadro de sia jam bone evoluinta kunlaboro en aliaj kampoj. Mi esperas ke la Nitra konferenco, konstruante sur la Bratislava konferenco de 2006, ludos gravan rolon en la fortigado de multlingvismo kaj en la certigo de praktika uzo de ĉiuj niaj lingvoj. Ni neniam forgesu, kio estas la komuna celo de Esperanto kaj Eŭropa Unio - PACO.

Dankon!



La originala teksto estas en esperanto (kun angla titolo), en la retejo de la Eŭropa Komisiono, sur paĝo de EU-komisionano, Vytenis Andriukaitis:
Speech| 28 July 2016 - International language policy conference: "Perspectives of language communication in the EU", Nitra, Slovakia – 28 July 2016

International language policy conference: "Perspectives of language communication in the EU" – Nitra, Slovakia – 28 July 2016. Vytenis Andriukaitis




العربية | Беларуская | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto | Français | Gaeilge
Bahasa Indonesia | Íslenska | 한국어 | Italiano | Magyar | Nederlands | Português | по-русски
Slovenčina | Српски | తెలుగు | Українська | 语言权
© 2008-2017 Agado por Lingvaj Rajtoj, UEA
Reguloj pri utiligo | Privateco | Leĝe | Kontakto
traduko | informado | retejmapo