Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018


Bonvenon
en la retejo de la
Agado por Lingvaj Rajtoj
en la mondo.


Informado, diskuto, intervenoj
pri
Lingvaj Homaj Rajtoj:
www.linguistic-rights.org








www www.linguistic-rights.org


Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us

Lingvaj Rajtoj
Derechos Lingüísticos
الحقوق اللغوية
Droits Linguistiques
ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА
Linguistic Rights
语言权
언어권리
Sprachliche Rechte
Nyelvi jogok
حقوق زبانی
สิทธิทางภาษา
Diritti linguistici
Sproglige rettigheder
Jazyková práva
Taalrechten - taalrechtvaardigheid
Llengua internacional i drets lingüístics
Dil Hakları
. . .



Lingvaj Rajtoj - Derechos Lingüísticos - الحقوق اللغوية - Droits Linguistiques - ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА - Linguistic Rights - 语言权 - 언어권리


albana | sq | Shqip  *  angla | en | English  *  araba | ar | العربية  *  ĉeĥa | cs | Čeština  *  ĉina | zh | 简体中文
 dana | da | Dansk  *  esperanta | eo | Esperanto  *  farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi  *  finna | fi | Suomi  *  franca | fr | Français
 germana | de | Deutsch  *  greka | el | ελληνικά  *  hispana | es | Español  *  hungara | hu | Magyar  *  itala | it | Italiano
 nederlanda | nl | Nederlands  *  pola | pl | Polski  *  portugala | pt | Português  *  serba | sr | Srpski/српски  *  slovaka | sk | Slovenčina
 sveda | sv | Svenska  *  svahila | sw | Kiswahili  *  taja | th | ภาษาไทย  *  tajvana | zh/tw | 繁體中文  *  turka | tr | Türkçe

albana | sq | Shqip

21 shkurt 2018 - Dita Ndërkombëtare e Gjuhës Amtare - (albana | sq | Shqip) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 shkurt 2018
Dita Ndërkombëtare e Gjuhës Amtare
angla | en | English

21st February - International Mother Language Day  - (angla | en | English) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21st February 2018
International Mother Language Day
araba | ar | العربية

...  - (araba | ar |  العربية) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
ĉeĥa | cs | Čeština

...  - (ĉeĥa | cs | Čeština) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. února 2018
Mezinárodní den mateřského jazyka
ĉina | zh | 简体中文

...  - (ĉina | zh | 中文 (simpl.)) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
2018年2 月21日
国际母语日
dana | da | Dansk

...  - (dana | da | Dansk) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. februar 2018
Den Internationale Modersmålsdag
esperanta | eo | Esperanto

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (esperanta | eo | Esperanto) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21a de februaro 2018
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi

21... - (farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 فوریه 2018
روز جهانی زبان مادری
finna | fi | Suomi

21--- - (finna | fi | Suomi) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 helmikuuta
Kansainvälinen äidinkielen päivä
(publikigota)
franca | fr | Français

21 février - Journée internationale de la langue maternelle - (franca | fr | Français) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 février
Journée internationale de la langue maternelle
germana | de | Deutsch

21. Februar - Internationaler Tag der Muttersprache - (germana | de | Deutsch) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. Februar
Internationaler Tag der Muttersprache
greka | el | ελληνικά

21η Φεβρουαρίου 2018 - (greka | el | ελληνικά) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, Afiŝo | Facebook, reto
21η Φεβρουαρίου
Παγκόσμια Ημέρα της Μητρικής Γλώσσας
hispana | es | Español

21 de febrero de 2018 - Día Internacional de la Lengua Materna | Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (hispana | es | Español) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, Afiŝo | Facebook, reto
21 de febrero de 2018
Día Internacional de la Lengua Materna
hungara | hu | Magyar

2018. február 21. - Az anyanyelv nemzetközi napja | Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (hungara | hu | Magyar) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, Afiŝo | Facebook, reto
itala | it | Italiano

21 febbraio 2018 - Giornata Internazionale della Lingua Madre - (itala | it | Italiano) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, Afiŝo | Facebook, reto
→ 21 febbraio 2018
Giornata Internazionale della Lingua Madre
nederlanda | nl | Nederlands

21 februari 2018 - Internationale Dag van de Moedertaal | Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (nederlanda | nl | Nederlands ) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, Afiŝo | Facebook, reto
21 februari 2018
Internationale Dag van de Moedertaal
pola | pl | Polski

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (pola | pl | Polski) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
portugala | pt | Português

21 de fevereiro 2018 - Dia Internacional da Língua Materna | Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (portugala | pt | Português) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 de fevereiro 2018
Dia Internacional da Língua Materna
serba | sr | Srpski/српски

Међународни ДАН МАТЕРЊЕГ ЈЕЗИКА - 21. фебруар 2018
 - Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (serba | sr | Srpski/српски) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
21. фебруар 2018.
Међународни дан матерњег језика
slovaka | sk | Slovenčina

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (slovaka | sk | Slovenčina) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
sveda | sv | Svenska

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (sveda | sv | Svenska) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
svahila | sw | Kiswahili

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (svahila | sw | Kiswahili) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
Tarehe 21 Februari 2018
Siku ya kimataifa ya lugha la wazazi
taja | th | ภาษาไทย

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (taja | th | ภาษาไทย) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
tajvana | zh/tw | 繁體中文

2018年2 月21日 - 國際母語日
  - (tajvana | zh/tw | 繁體中文) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
2018年2 月21日
國際母語日
turka | tr | Türkçe

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (turka | tr | Türkçe) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
21 Şubat 2018
Uluslararası Ana Dili Günü
..... | .. | .....

..... | .. | .....

..... | .. | .....

  afiŝoj ↑ ↑ ↑  


21a de februaro 2018
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio, ne nur en Azio, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj, kiel en pluraj eŭropaj landoj. Tio praktike okazas ĝenerale per la streboj, devigoj, iamaniera altrudo de la uzo de lingvo, plejparte de la angla, fare de iu ekonomia, politika aŭ militismema, ŝtata grandpotenco, por fortigi sian pozicion en la mondo - malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu, aŭ eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon".

Tiel okazas iom post iom la malapero, morto de lingvoj, kaj tutaj popoloj perdas sian grandan intelektan riĉecon - kiel pri tio atentigas ankaŭ multaj lingvistoj.

Krom la socia maljusteco kaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la perdo de uzeblo de sia gepatra lingvo, kaj pro nesufiĉa sperto en la uzo de la altrudata lingvo, necesas konscii ankaŭ pri aliaj faktoj: la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj dependantaj unu de la alia. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj esence necesaj por daŭripova biodiverseco, por la vivo. (Fina deklaro, 64a UN-NRO-konferenco, Bonn, 2011 (1), Terralingua (2))

Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (3) alvokis la membroŝtatojn por "Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. (4)

En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (5)

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.

Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel diris s-ino Vigdís FINNBOGADÓTTIR (prezidento de la Respubliko Islando inter 1980-1996): "Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi ĉiujn naciojn de la mondo." (6)

Eble iu ankoraŭ demandas: "Kial ĝuste Esperanto?". La kialo estas simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter ĉiuj popoloj.

"Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto." (Prof. Robert Phillipson (7)).

Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj.

"... Mi esperas, ke Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo subtenante diversecon kaj kreante unuecon." (Rita Izsák-Ndiaye, Speciala Raportisto de UN. (8))

Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.

- Ekkonu la internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net! (9)



Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (10)
Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj
Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.
www.linguistic-rights.org/21-02-2018



1) www.linguistic-rights.org/dokumento/Final_declaration_64th_UN_DPI_NGO_Conference_Bonn_2011_amendments_Universala_Esperanto_Asocio_UEA.pdf (arĥiva kopio de la UN-dokumento: PDF)
2) www.terralingua.org/our-work/linguistic-diversity
3) www.un.org/en/events/motherlanguageday
4) 2008 - International Year of Languages | http://www.un.org/en/events/iyl/
5) www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/international-mother-language-day-2014 (arĥiva kopio de la Unesko-retpaĝo: PDF)
6) http://www.linguistic-rights.org/uea/Justa_Komunikado_Lingva_Justeco_Vigdis_FINNBOGADOTTIR_prezidento_de_la_Respubliko_Islando_1980_1996.pdf
7) www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Dr-Robert-Phillipson-Professor-emeritus-125-years-of-Esperanto.html - Dr. Tove Skutnabb-Kangas
8) www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Rita-Izsak-UN-independent-expert-on-minority-issues.html
9) www.lernu.net
10) Universala Esperanto-Asocio (UEA) - www.uea.org


  ↑ ↑ ↑  













العربية | Беларуская | বাংলা ভাষা | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto | فارسی | Français | Gaeilge
ελληνικά | Bahasa Indonesia | Íslenska | 한국어 | Italiano | Magyar | Nederlands | Português | по-русски
Slovenčina | Српски | తెలుగు | Türkçe | Українська | 语言权
© 2008-2019 Agado por Lingvaj Rajtoj, UEA
Reguloj pri utiligo | Privateco | Leĝe | Kontakto
traduko | informado | retejmapo