Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2019 * Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019


Bonvenon
en la retejo de la
Agado por Lingvaj Rajtoj
en la mondo.


Informado, diskuto, intervenoj
pri
Lingvaj Homaj Rajtoj:
www.linguistic-rights.org








www www.linguistic-rights.org


Digno kaj justeco por ĉiu el ni

Dignidad y justicia para todas y todos

Dignité et justice pour nous tous

Dignity and justice for all of us

Lingvaj Rajtoj
Derechos Lingüísticos
الحقوق اللغوية
Droits Linguistiques
ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА
Linguistic Rights
语言权
언어권리
Sprachliche Rechte
Nyelvi jogok
حقوق زبانی
สิทธิทางภาษา
Diritti linguistici
Sproglige rettigheder
Jazyková práva
Taalrechten - taalrechtvaardigheid
Llengua internacional i drets lingüístics
Dil Hakları
. . .



Lingvaj Rajtoj - Derechos Lingüísticos - الحقوق اللغوية - Droits Linguistiques - ЯЗЫКОВЫЕ ПРАВА - Linguistic Rights - 语言权 - 언어권리

21-02-2019

. . .  *  ajnua | ain | アイヌイタㇰ Aynuitak  *  ajnua | ain | Aynuitak (romaĵi [latinskriba])  *  albana | sq | Shqip
angla | en | English  *  araba | ar | العربية  *  bengala | bn | বাংলা ভাষা  *  ĉeĥa | cs | Čeština  *  dana | da | Dansk
esperanta | eo | Esperanto  *  farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi  *  franca | fr | Français  *  germana | de | Deutsch  *  greka | el | ελληνικά
hispana | es | Español  *  hungara | hu | Magyar *  irlanda | ga | Gaeilge *  itala | it | Italiano  *  japana | ja | 日本語
kroata | hr | Hrvatski  *  piemonta | pms | Piemontèis  *  slovaka | sk | Slovenčina *  slovena | sl | Slovenski, Slovenščina
sveda | sv | Svenska  *  turka | tr | Türkçe ...

Kopirajta noto:
Ideo, muntado, aspektigo, kreado de afiŝoj: © Peter Oliver; foto pri infanoj en Amazonio, retpaĝoj: © Stefano Keller; familia foto: © 123RF.com.
Tiuj afiŝoj estas uzeblaj (vaste uzendaj) kadre de la informado pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj pri la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019.

..... | .. | .....

..... | .. | .....

ajnua | ain | アイヌイタㇰ
Aynuitak


21 februaro 2019 - (ajnua | ain | アイヌイタㇰ Aynuitak) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto

ajnua | ain | Aynuitak
(romaĵi [latinskriba])


21 februaro 2019 - (ajnua | ain | Aynuitak (romaĵi [latinskriba])) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto

albana | sq | Shqip


JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 shkurt 2019
Dita Ndërkombëtare e Gjuhës Amtare
angla | en | English

21st February - International Mother Language Day  - (angla | en | English) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21st February 2019
International Mother Language Day (tradukenda)
araba | ar | العربية

...
JPG, afiŝo | Facebook, reto
bengala | bn | বাংলা ভাষা

...
JPG, afiŝo | Facebook, reto
আন্তর্জাতিক মাতৃভাষা দিবস ২১শে ফেব্রুয়ারি ২০১৯ আন্তর্জাতিক জনজাতীয় ভাষা বর্ষে
..... | .. | .....

ĉeĥa | CS | Čeština

21. února 2019. Mezinárodní den rodného jazyka v Mezinárodním roce původních jazyků - (ĉeĥa | CS | Čeština) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. února 2019. Mezinárodní den rodného jazyka v Mezinárodním roce původních jazyků
..... | .. | .....

..... | .. | .....

..... | .. | .....

dana | da | Dansk

21. februar 2019 - Den Internationale Modersmålsdag i det Internationale År for Indfødte Sprog - (dana | da | Dansk) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. februar 2019 - Den Internationale Modersmålsdag i det Internationale År for Indfødte Sprog
esperanta | eo | Esperanto

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2019 - (esperanta | eo | Esperanto) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21a de februaro 2019
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
..... | .. | .....

farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi

21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (farsia | fa | فارسی - Parsi/Farsi) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 فوریه 2019
روز جهانی زبان مادری
در
سال جهانی زبانهای بومی
franca | fr | Français

21 février 2019 - Journée internationale de la langue maternelle - (franca | fr | Français) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 février 2019: Journée internationale de la langue maternelle au cours de L'année internationale des langues indigènes
..... | .. | .....

..... | .. | .....

..... | .. | .....

germana | de | Deutsch

21. Februar 2019 - Internationaler Tag der Muttersprache im Internationalen Jahr der indigenen Sprachen - (germana | de | Deutsch) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21. Februar 2019: Internationaler Tag der Muttersprache im Internationalen Jahr der indigenen Sprachen
greka | el | ελληνικά

Διεθνής ΗΜΕΡΑ της ΜΗΤΡΙΚΗΣ ΓΛΩΣΣΑΣ 21η Φεβρουαρίου 2019
JPG, afiŝo | Facebook, reto
hispana | es | Español

21 de febrero de 2019 - Día Internacional de la Lengua Materna en el Año Internacional de las Lenguas Indígenas - (hispana | es | Español) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 de febrero de 2019 - Día Internacional de la Lengua Materna en el Año Internacional de las Lenguas Indígenas
hungara | hu | Magyar


JPG, afiŝo | Facebook, reto
2019. február 21. Az Anyanyelv Nemzetközi Napja, az Őshonos Nyelvek Nemzetközi Évében
irlanda | ga | Gaeilge

21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (irlanda | ga | Gaeilge) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 Feabhra 2019 - Lá Idirnáisiúnta na Teanga Dúchais i mBliain Idirnáisiúnta na dTeangacha Dúchais.
itala | it | Italiano

21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (itala | it | Italiano) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 febbraio 2019 - Giornata Internazionale della Lingua Madre nell' Anno Internazionale delle Lingue Indigene
japana | jp | 日本語

21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (japana | jp | 日本語) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
2019年2月21日 国際先住民族言語年 における 国際母語の日
kroata | hr | Hrvatski

21a de februaro - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (kroata | HR | Hrvatski) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
→ (21a de februaro 2019
kroata klariga teksto: tradukenda)
piemonta - pms - Piemontèis

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (ppmmsss) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, web
21 ëd fëvré 2019. Dì antërnassional dla Lenga Mari ant l'Ann Antërnassional dle Lenghe Indìgen-e
slovaka | sk | Slovenčina

21. február 2019 - Medzinárodný deň materinského jazyka - (slovaka | sk | Slovenčina) - klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
(21. február 2019 - Medzinárodný deň materinského jazyka - (slovaka | sk | Slovenčina) - tradukenda)
slovena | sl | Slovenski, Slovenščina

Mednarodni DAN MATERNEGA JEZIKA 21. februar 2019 v Mednarodnem letu domorodnih jezikov - 21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (slovena | sl | Slovenski, Slovenščina) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
... | .. | ...

sveda | sv | Svenska

21a de februaro 2019 - Internacia Tago de la gepatra Lingvo - (sveda | sv | Svenska) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 februari 2019 - Internationella modersmålsdagen under Internationella året för urfolksspråk
..... | .. | .....

turka | tr | Türkçe

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2018 - (turka | tr | Türkçe) klaku por vidi la grandan (preseblan) afiŝversion (en nova fenestro)
JPG, afiŝo | Facebook, reto
21 Şubat 2019 - Uluslararası Yerel Diller Yılında Uluslararası Ana Dili Günü

  afiŝoj ↑ ↑ ↑  


21a de februaro 2019
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
en la
Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio, ne nur en Azio, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj, kiel en pluraj eŭropaj landoj, kaj tute aparte en pluraj ekstereŭropaj kontinentoj rilate al la indiĝenaj lingvoj, al la lingvoj de la praloĝantoj. Tio praktike okazas ĝenerale per la streboj, devigoj, iamaniera altrudo de la uzo de lingvo, plejparte de la angla, fare de iu ekonomia, politika aŭ militismema, ŝtata grandpotenco, por fortigi sian pozicion en la mondo - malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu, aŭ eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon".

Tiel okazas iom post iom la malapero, morto de lingvoj, kaj tutaj popoloj perdas sian grandan intelektan riĉecon - kiel pri tio atentigas ankaŭ multaj lingvistoj, kaj en 2019 aparte atentigas UN kaj Unesko. En mesaĝo al Universala Esperanto-Asocio en 2018, Audrey Azoulay, ĝenerala direktoro de Unesko diris: "Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias, ke ili malaperas nuntempe laŭ la ritmo de po unu ĉiujn du semajnojn - kio estas neriparebla perdo por la homa heredaĵo. Ni devas defendi ankaŭ la plurlingvismon en la instruado, per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la interreto, por ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco de ĉiuj homgrupoj; por ke ĉiu povu lerni pri sia historio, sia identeco, ĉerpante el la simbolaj fontoj de sia origina etno." [1]

Krom la socia maljusteco kaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la perdo de uzeblo de sia gepatra lingvo, kaj pro nesufiĉa sperto en la uzo de la altrudata lingvo, necesas konscii ankaŭ pri aliaj faktoj: la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj dependantaj unu de la alia. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj esence necesaj por daŭripova biodiverseco, por la vivo. (Fina deklaro, 64a UN-NRO-konferenco, Bonn, 2011 [2], Terralingua [3])

Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj [4] alvokis la membroŝtatojn por "Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. [5]

En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. [6]

En 2016 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion proklamante la jaron 2019 la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, surbaze de la rekomendoj de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj (UNPFII/Foro Permanente/Постоянный форум/Instance Permanente). Tiam la Forumo komunikis ke 40 procentoj de la ĉirkaŭ 6'700 lingvoj parolataj en la mondo estas minacataj je malapero. La fakto, ke la plimulto de tiuj minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj, endanĝerigas la kulturojn kaj kono-sistemojn, en kiuj ili estas parolataj. [7]

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj.

Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel diris s-ino Vigdís FINNBOGADÓTTIR (prezidento de la Respubliko Islando inter 1980-1996): "Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi ĉiujn naciojn de la mondo." [8]

Eble iu ankoraŭ demandas: "Kial ĝuste Esperanto?". La kialo estas simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter ĉiuj popoloj.

"Por internacia kunlaboro, por indiĝenaj popoloj, por pluraj multlingvaj landoj Esperanto estus bona solvo." (Dr. Tove Skutnabb-Kangas [9])

"Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto." (Prof. Robert Phillipson [10]).

Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj.

"... Mi esperas, ke Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo subtenante diversecon kaj kreante unuecon." (Rita Izsák-Ndiaye, Speciala Raportisto de UN [11])

Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.

- Ekkonu la internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net! [12]



Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA [13]
Renato Corsetti, Stefano Keller, Peter Oliver, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj.
Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.
www.linguistic-rights.org/21-02-2019   *   Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 (en, fr, es)



[1] http://www.linguistic-rights.org/unesco/#UNESCO_103aUK
[2] www.linguistic-rights.org/dokumento/Final_declaration_64th_UN_DPI_NGO_Conference_Bonn_2011_amendments_Universala_Esperanto_Asocio_UEA.pdf (arĥiva kopio de la UN-dokumento: PDF)
[3] www.terralingua.org/our-work/linguistic-diversity
[4] www.un.org/en/events/motherlanguageday
[5] 2008 - International Year of Languages | http://www.un.org/en/events/iyl/
[6] www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/international-mother-language-day-2014 (arĥiva kopio de la Unesko-retpaĝo: PDF)
[7] https://en.iyil2019.org/about/
[8] http://www.linguistic-rights.org/uea/Justa_Komunikado_Lingva_Justeco_Vigdis_FINNBOGADOTTIR_prezidento_de_la_Respubliko_Islando_1980_1996.pdf
[9] http://www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Dr-Tove-Skutnabb-Kangas-125-years-of-Esperanto.html
[10] www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Dr-Robert-Phillipson-Professor-emeritus-125-years-of-Esperanto.html
[11] www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Rita-Izsak-UN-independent-expert-on-minority-issues.html
[12] www.lernu.net
[13] Universala Esperanto-Asocio (UEA) - www.uea.org


  ↑ ↑ ↑  













العربية | Беларуская | বাংলা ভাষা | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto | فارسی | Français | Gaeilge
ελληνικά | Bahasa Indonesia | Íslenska | 한국어 | Italiano | Magyar | Nederlands | Português | по-русски
Slovenčina | Српски | తెలుగు | Türkçe | Українська | 语言权
© 2008-2019 Agado por Lingvaj Rajtoj, UEA
Reguloj pri utiligo | Privateco | Leĝe | Kontakto
traduko | informado | retejmapo